Studado
pri “La Libro de la
Spiritoj”
Demando n-ro 154.
D: Ĉu la disiĝo de la
animo je la korpo estas
dolora?
R: “Ne; ofte la korpo
suferas pli multe dum la
vivo ol ĉe la momento de
la morto; la animo
neniel partoprenas en
tio. La suferoj, kiujn
oni iafoje elportas ĉe
la momento de la morto,
estas ĝuado por la
Spirito, kiu vidas tiel
veni la finon de sia
ekzilo.”
Studado
pri “La Evangelio laŭ
Spiritismo”
Sento de pieco devas
ĉiam regi la koron de
tiuj, kiuj kunvenas sub
la okuloj de la Sinjoro
kaj petas helpon de la
bonaj Spiritoj. Purigu
do vian koron; ne lasu,
ke en ĝi loĝu ia monduma
aŭ frivola penso. Levu
vian spiriton al tiuj,
kiujn vi vokas, por ke,
trovante en vi la taŭgan
staton, ili povu ĵeti
abunde en viajn korojn
la semojn, kiuj tie
ĝermus kaj donus
fruktojn de karito kaj
justeco.
(Ĉapitro 17, ero 10)
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
27-a: La sola rimedo
eviti aŭ malgravigi la
estontajn sekvojn de ia
eraro estas ripari ĝin,
malfari ĝin en la nuneco.
Ju pli ni prokrastos
riparon de eraro, des
pli penaj kaj rigoraj
estos ties sekvoj en la
estonteco.
(Unua Parto – Ĉapitro
VII – Puna kodo de la
estonta vivo)
Studado
pri "La Genezo"
"La Spiritoj elprenas
sian perispiriton el la
medio, en kiu ili
troviĝas, tio estas,
tiun envolvaĵon ili
formas el la ĉirkaŭaj
fluidoj, kaj el tio
rezultas, ke la
konsistaj elementoj de
la perispirito certe
varias laŭ la mondoj.
Se, kiel akceptate,
Jupitero estas mondo tre
progresinta, kompare kun
la Tero, em kiu la korpa
vivo ne prezentas tian
materiecon, kiel la nia,
la tieaj perispiritaj
envolvaĵoj devas esti el
naturo multe pli
kvintesenca ol sur la
Tero.
Nu, kiel ni ne povus
vivi sur tiu mondo kun
nia karna korpo, tiel
same niaj Spiritoj ne
povus tien eniri kun sia
surtera perispirito.
Foririnte de la Tero, la
Spirito tie forlasas
sian fluidecan
envolvaĵon kaj surmetas
alian konforman al la
mondo, kien li devas iri".
(Ĉapitro 14 – ero 8)
Federação
Espírita Brasileira
lança aplicativo em
esperanto
A Federação Espírita
Brasileira lançou um app
para celulares. Basta
instalá-lo para receber
conteúdos da FEB em
esperanto.
Baixe já o seu:
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio
Lanĉo de
Aplikaĵo
Brazila Spiritisma
Federacio lanĉas
programon por portebla
aparato. La tiel nomata
aplikaĵo (plej konata
per la angla mallongilo
"app") elŝuteblas per la
suba retligilo.
Instalu ĝin kaj havu
enmane la enhavon de FEB
en Esperanto.
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio
André
Luiz... consciência e
apresentação exterior
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Ĉiu persono, kiu vundas
alian, en la kompromisoj
de la koro, estas nepre
vundanta sin mem.”
“Toda pessoa que lesa
outra, nos compromissos
do coração, está
fatalmente lesando a si
própria.”
Eis a mais nova:
“Zorgu pri la
trankvileco de via
konscienco, ne
neglektante vian
eksteran prezentadon.”
Até a próxima!