WEB

BUSCA NO SITE

Edição Atual Edições Anteriores Adicione aos Favoritos Defina como página inicial

Indique para um amigo


O Evangelho com
busca aleatória

Capa desta edição
Biblioteca Virtual
 
Biografias
 
Filmes
Livros Espíritas em Português Libros Espíritas en Español  Spiritist Books in English    
Mensagens na voz
de Chico Xavier
Programação da
TV Espírita on-line
Rádio Espírita
On-line
Jornal
O Imortal
Estudos
Espíritas
Vocabulário
Espírita
Efemérides
do Espiritismo
Esperanto
sem mestre
Links de sites
Espíritas
Esclareça
suas dúvidas
Quem somos
Fale Conosco

Esperanto em destaque
Ano 9 - N° 436 -18 de Outubro de 2015
LEONARDO CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil)
 

 

Studado pri “La Libro de la Mediumoj”

Kiaj la kondiĉoj necesaj, por ke la parolo de la Superaj Spiritoj venu al ni libera de ĉia ŝanĝo?

“Voli bonon; forpuŝi egoismon kaj fieron: ambaŭ kondiĉoj estas ja necesaj.”

(Dua Parto – Ĉapitro 20 – Ero 226)

El "Kio estas Spiritismo?"

29. La vidado konstanta kaj ĝenerala de la Spiritoj estas tre malofta, sed la okazaj aperoj estas pli oftaj, precipe en la momento de la morto. La liberiĝinta Spirito ŝajne rapidas por viziti siajn parencojn kaj amikojn, kvazaŭ por averti ilin, ke li ĵus forlasis la Teron, kaj por diri al ili, ke li tamen daŭre vivas. Ĉiu esploru siajn rememorojn kaj oni vidos kiom da aŭtentikaj okazoj de tiu speco, kiujn oni ne atentis, efektiviĝis ne nur en la nokto, dum la dormo, sed en plena tago kaj dum la plej vigla maldormo. Iam oni rigardadis tiujn faktojn kvazaŭ supernaturaj kaj mirindaj, kaj oni atribuadis ilin al magio kaj sorĉarto: hodiaŭ la nekredantoj rigardas ilin kiel imagaĵon; sed post kiam la spiritisma scienco donis al ni ilian ŝlosilon, oni scias kiel ili efektiviĝas kaj ili jam ne eliras el la ordo de la naturaj fenomenoj.

Studado pri “La Libro de la Spiritoj”

Demando n-ro 174.

D: Ĉu revivi sur la Tero estas io necesa?

R: “Ne; sed, se vi ne progresos, vi povos iri en alian mondon ne pli bonan aŭ eĉ pli malbonan.”

Studado pri “La Ĉielo kaj la Infero”

Ĉe la neprogresema Spirito la materia vivo superas la spiritan. Pro la ŝajnoj la homo ne distingas la vivon ekster la korpo, kvankam la reala vivo kuŝas en la animo; neniigita tiu, al li ĉio ŝajnas perdita, senespera. Kontraŭe, se ni koncentrus la penson ne sur la korpon, sed sur la animon, fonton de la vivo, realan estaĵon, kiu ĉion postvivas, ni malpli bedaŭrus la perdon de la korpo, kiu prefere estas fonto de suferoj kaj doloroj. Sed por tio la homo bezonas ian forton haveblan nur en la maturaĝo.

(Unua Parto – Ĉapitro II – Numero 4)

André Luiz... paixão em tudo

A cada semana, propomos uma frase de André Luiz, do livro Sinal Verde, psicografado por Chico Xavier, vertida ao esperanto por Allan Kardec Afonso Costa.

Nesta, apresentamos a tradução da frase proposta na semana passada:

“Ĉiu persono, kiu servas trans sia devo, renkontis la vojon al la vera feliĉo.”

“Toda pessoa que serve além do próprio dever encontrou o caminho para a verdadeira felicidade.”

Eis a mais nova:

“Metu pasion en ĉion, kion vi faras, kaj neniam vi vin sentos maljuna.”

Até a próxima!
 



 


Voltar à página anterior


O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita